KIO VENAS POST KAPITALISMO?

Tera koopera
ekosistemo por
justa ekonomio

Komencanta Gvidilo

# Kio vere pelas nin

Profunda kaj kompleta transformo de ĉiuj partoj de la socio, inkluzive de ĝiaj valoroj kaj strukturo. La nova, mem-mastrumota socio baziĝas sur memstareco kaj la forigo de ĉiaj regformoj: la ŝtato, kapitalismo, patriarkeco, kaj ĉiuj ceteraj formoj, kiuj influas homajn rilatojn kaj naturan medion. Konsciaj kaj strategiaj agoj estas necesaj por komposti la senvaloriĝontajn strukturojn kaj reakiri tiujn valorojn kaj kvalitojn, kiuj ebligas nin vivi en komuna vivo. Kiel plej promesplena eniro por la kolektiva ŝanĝo ni vidas novan ekonomian sistemon. Ĉi tio donas al homoj la ŝancon finfine eliri el la malvirta cirklo de kapitalisma servado kaj ĝiaj kromefikoj, por trovi spacon por novaj senlimaj ideoj kaj ebligi la ŝanĝon al sana natura ekvilibra vivo.

Malobeo sugestas, iagrade, malobei certajn leĝojn aŭ postulojn de regantaj strukturoj. Kelkfoje tio iĝas civila devo kiam la leĝo estas konsiderata maljusta. Por kompreni ĉi tion ni aludas pri la diferenco inter laŭleĝa kaj justa. Iuj reguloj kaj leĝoj povus esti laŭleĝaj sur papero sed ne povas esti konsideritaj justaj, kio ofte okazas sub subprema, faŝisma aŭ totalisma registaro. Ĉi tio povas ankaŭ esti aplikebla rekte aŭ nerekte al okcidentaj ŝtatoj, ekzemple, kiam registaro uzas komunajn impostojn por financi 'leĝan' agresan militon kontraŭ alia lando kaj ĝia civila socio.

Ni sekvas kaj subtenas la bazajn gvidliniojn de kooperativoj, ĉar ili estas kondukata per iliaj partoprenantoj, kaj baziĝas sur reciproka subteno, memregeco, egaleco, demokratio kaj solidareco. Ĉiuj povas partopreni aktive kaj egale en la decidado kaj agordado de politikoj. La amasigita kapitalo, akirita plejparte per la valora kresko de nia valuto FajrMono, estas reinvestata en la evoluo de la ekosistemo kaj rilataj projektoj. Tiel, la partoprenantoj povas havi aliron al pli memstaraj iloj kaj konstante kreskanta reto de varoj kaj servoj ene de la Fajr-Ekonomio.

Unu el niaj celoj estas havi malcentrecajn organizajn modelojn pri decidoj kaj roloj. Per malcentreco de nia teknologio ni malhelpas centran punkton de fiasko, evitante ke ajna aŭtoritato povus finigi nin. Ni volas certigi, ke ĉiuj partoprenantoj povu komuniki, disdoni ideojn, labori pri projektoj aŭ transdoni valoron sen subpremo aŭ cenzuro. Dissendo de politika kaj ekonomia povo, kune kun radikala travidebleco, malhelpas misuzon de roloj kun unikaj rajtoj aŭ aliro kaj tiel malhelpi fraŭdon, koruptecon aŭ reakiron.

La kapitalisma moderneco dependas de la nacia-ŝtatsistemo, kiu siavice dependas de patriarka kaj hierarkia kolektiva penso, profunde forĝita dum jarcentoj da homoj premantaj homojn. Unuafoje en historio, kombinaĵo de politika konscienco, malforteco de la kapitalisma ekonomio kaj samtavola komunikada(p2p)-kriptografia teknologio permesas al ni prezenti seriozajn kaj realismajn alternativojn al la aktualaj regantaj modeloj. Tutmonda koopera financa sistemo donas al ni liberajn kaj justajn merkatojn, grandan paŝon antaŭen. Se ĉi tio kombinas kun nerompebla aro de etikaj valoroj bazitaj sur libereco kaj demokratiaj decidprotokoloj, ĝi ekfariĝas videbla realaĵo. Se vi kredas, ke eksterŝtata vivo eblas, aliĝu hodiaŭ al FajrKoop.

Interkonsento regas nin

Enkonduko al nia metodaro

Malfermaj asembleoj kaj interkonsento

En malfermaj asembleoj, la komunumo decidas pri kiel atingi niajn komunajn celojn. Ĉiuj povas partopreni kaj fari proponojn por disvolviĝoj, ŝanĝoj aŭ projektoj por labori. Kiam propono pasas per interkonsento, la respektiva proponanto kaj la rilataj laboraj grupoj agos. Ni organizas ambaŭ, la tutmondajn interretajn kunvenojn kaj la fizikajn lokajn nodajn kunvenojn, tiamaniere.

Memorganizo kaj Valora Distribuo

La Ekosistemo de FajrKoop organizas sin per Malferma Kooperado. Ĉiuj estas kuraĝigitaj partopreni per siaj individuaj scipovoj kaj ideoj, kaj preni meminiciatemajn respondecojn, tiel helpi la movadon kreski. La partoprenantoj povas volontumi siajn horojn aŭ reklami FajrMonan pagon por kovri siajn bezonojn. Tiel ni rekompencas tiujn, kiuj alportas realan valoron per sia laboro en FajrKoop, kaj la valora distribuo estas farita juste kaj malcentrece.

Enkonduko al nia metodaro

Ni uzas

FajrMonon

FajrMono estas etika cifereca valuto, pelita de la FajrKoopaj ekosistemaj valoroj kaj subtenata de rapida kreskanta tutmonda koopera movado. Ĝi estas malcentreca, kiel alia ĉifromono, sed samtempe efektivigas radikalajn novigojn, kiuj faras ĝin unika koncerne al ekologia mastrumo, stabila valoro, etika komerco, ŝparadoj kaj financadaj ŝancoj. Lia evoluo daŭras kun la celo krei justan ekonomian sistemon por la Tero. Legu pli.

por konstrui

Cirklan Ekonomion

Ni konstruas veran kaj fruktodonan ekonomion ĉirkaŭ FajrMono, per kreado de cirkla uzo de produktaĵoj kaj servoj aŭ loke aŭ tutmonde. Pli kaj pli da komercistoj, vendejoj kaj produktantoj tutmonde fidas Fajrmonan interŝanĝojn, utiligante sian stabilan valoron kaj la diversajn malfermajn kaj liberajn ilojn por subteni ĝin.

FajrMerkato FajrMono tutmonde

# Lokaj Nodoj

Krom la tutmonda vizio, multaj Lokaj Nodoj aldoniĝas al la mondĉirkaŭa FajrKoopa reto, por kunligi lokajn iniciatojn, grupojn kaj homojn al la ekosistemo. Ĉi tio estas ambaǔdirekta rilato, kiu subtenas kaj plenumas la celojn de FajrKoop en lokaj komunumoj samtempe redonante gravajn rimarkojn. Ĝi estas reciproka helpo-reto konstruita por disvastigi nian ekonomian sistemon tutmonde, konstruante lokan fidon kaj subtenante realan ekonomian aktivecon.

Rigardu la kreskantan reton
Kiel krei lokan nodon

# Iuj el la ĉefaj limŝtonoj, kiujn ni atingis ĝis nun. Ni…

  • Faris kaj uzas pioniran, sekura kaj ekologian moneron (FajrMonon)
  • Komencis rapidan tutmondan lokan nodon reton
  • Malfermis eŭropan kooperan kadron (LiberecoKoop, angle: FreedomCoop)
  • Kun-fondis kooperan bankon (Komunaĵa Banko, angle: Bank of the Commons)
  • Konstruis interretan merkaton (FajrMerkato) kaj kunlaboran platformon
  • Ne mortigis unu la alian (ankoraŭ) ;)