Pri ni

Pri ni

Misio

Nia misio estas krei novan mondlokan ekonomian sistemon malsupre-supren favore al alternativa kaj post-kapitalisma modeloj por paŝigi la vojon por kolektiva ŝanĝo al komuna vivo. Kooperado, solidareco kaj travidebleco estas ĉefaj faktoroj por ke ni kreu veran justan sistemon por ĉiuj. La disvolvado kaj uzo de potencaj interkonektitaj ciferecaj iloj (tutmondaj) kaj regionaj retoj (lokaj) estas fundamentaj por nia sukceso. Ni uzas nian tempon kaj energion konstrue kaj kunlabore por krei realan alternativon per ekagado de teorioj.

Vizio

Ni antaŭvidas tutmondan reton de mem-organizitaj kaj mem-povaj lokaj komunumoj kaj individuoj, sendepende de misuzataj centralizadaj fortoj kaj limigoj. Niaj tutmondaj principoj kaj kadro estas difinitaj kolektive, nome de la 99% kaj samtempe, realigitaj ĉe loka nivelo laŭ siaj specifaj regionaj bezonoj kaj cirkonstancoj. Ĉi tiel, homoj reprenas regadon de sia propra vivo per la libereco elekti diversajn alternativajn sociajn modelojn bazitajn sur malcentraliza organiza strukturo. Nia kooperada laboro kreas sendependan ekosistemon, kiu celas malpliigi tutmondan ekonomian kaj socian malegalecon, kondukante al nova tutmonda riĉeco alirebla al ĉiuj en formo de komunaĵoj. Ĉenreakcie, la fundamenta kadro de ĉi tiu ekonomia sistemo malfermos la pordon por tutmonda ŝanĝo, efikante sur ĉiuj aspektoj de vivo kiel edukado, sano, energio, loĝado, transporto kaj kreado de ŝancoj por remalkovri sanajn kaj ne-ekspluatajn rilatojn kun niaj kunhomoj kaj naturo.

Principoj

La agoj de la komunumo FajrKoop baziĝas sur tri ĉefaj branĉoj de jam ekzistantaj principoj: Integra Revolucio, Samtavola komunikada(p2p) kunlaboro kaj la Kodumul-Etiko.

1) Integra Revolucio

Procezo de historia signifo cele al la konstruo de nova mem-mastrumita socio bazita je memstarigo kaj nuligo de la nunaj superregaj formoj: la Ŝtato kaj la kapitalismo kaj ĉiuj aliaj, kiuj tuŝas la homajn rilatojn kaj la rilato kun la naturo. Ĝi signifas konscian, personan kaj kolektivan agadon cele al pliboniĝo kaj reakiro de la kvalitoj kaj valoroj, kiuj kapabligas nin por komuna vivo. Ĝi ankaŭ signifas la konstruon de novaj organizaj formoj kaj strukturoj en ĉiu vivkampo, kiu garantias egalecon en la decido kaj justecon en la plenumo de la vivesencaj bezonoj. Ĉi tiuj inkluzivas:

  • Plijustaj homaj rilatoj bazataj sur la libereco.
  • Memorganizo kaj popolaj decidpovaj asembleoj.
  • Tio komuna, tio publika.
    • Rekuperi la propraĵon kiel komunan havaĵon kun posedo kaj popola kontrolo.
    • Konstrui publikan, kooperan kaj mem-mastrumitan sistemon bazita sur reciproka subteno.
    • Liberigi la aliron al la informado kaj al la kono.
  • Nova ekonomio bazata sur la kooperado kaj la rilatoj de proksimeco.
  • Kooperi kun vivo kaj naturo.

Trovu pli pri la konceptoj de Integra Revolucio

2) P2P Kunlaboro

  • Samtavola komunikada(P2P) kunlaboro signifas, ke ĉiuj okupas iujn rolojn kaj taskojn ene de la komunumo kiel volonta sindevigo por la komuna bono.
  • Rekta reciprokeco per la sindevigoj akceptitaj ne devus esti atendata. Tamen, ĉar ĉiu el la partoprenantoj provos konservi reciprokecon kaj solidarecon ene de la Komunaĵoj, ekzistas ŝancoj por reteni ion de la tuta.
  • Ĉiuj kunlaboraj dinamikoj estas ne-hierarkiaj, tial oni konsideras, ke ĉiuj partoprenantoj havas egalan voĉon dum la procezo.
  • Estas pli da lernendaĵoj pri la P2P-principoj kaj ĝiaj diversaj sub-areoj.

Plian valoran informon vi trovos ĉi tie

3) Kodumul-Etiko

Kodumulado estas pli ol la socia bildo de retkrimuloj kun nigraj kapuĉoj. La maniero, kiel ni, kaj la plej liberaj teknikaj homoj komprenas la agadon de kodumulado aludas pri la moralaj valoroj, libereco kaj plibonigo por la bono. La klavoj al kodumul-etiko estas:

  • Ĉiu informacio estu libera.
  • Aliro al komputiloj - kaj io ajn, kiu povus instrui al vi ion pri la maniero, kiel la mondo funkcias - estu senlima kaj kompleta. Ĉiam iru al la praktika flanko!
  • Malfidu aŭtoritaton - antaŭenigu malcentralizon.
  • Kodumuloj devus esti juĝitaj de iliaj kodumulaĵoj, ne kriterioj kiel diplomoj, aĝo, raso, sekso aŭ pozicio.
  • Oni povas krei arton kaj belecon per komputilo.
  • Komputiloj povas plibonigi vian vivon.
  • Ne lanĉu aliulajn datumojn.
  • Havigu publikajn datumojn, protektu privatajn datumojn.

Pli da informo pri Kodumul-Etiko ĉi tie