FajrKoopaj Iloj

FajrKoopaj Iloj

FajrMono

FajrMono (angle: Faircoin) estas cifereca monero bazita sur malcentreca samtavola komunikada(p2p) reto, kiu estas protektita per forta ĉifrado. Ĝi estas potenca ilo por ŝanĝi la mondon per sendependeco de centraj bankoj, financaj institucioj kaj registaroj. Do ĝi estas ĉefa ilo en la nova ekonomia sistemo. Kompare al aliaj ĉifromonoj, kiel ekzemple Bitcoin, ĝia valoro estas stabila kaj ofte ĝustigita de la komunumo interkonsente.

Iru al la FajrMona retejo

FajrPago

FajrPago (FairPay angle) estas sistemo de NFC-teknologiaj kartoj por klientoj kaj komercistoj por fari FajrMonajn pagojn tiel facila kiel kreditkarte. La NFC-gluetikedo enhavas unikan ID, kiu identigas la kart-uzanton kaj komunikas rekte per la ligita Apo-Panelo. Tra ĉi tiu Panelo, komercistoj eĉ havas eblecon ŝanĝi tiujn FairMonojn rekte en eŭrojn se necese.

Iru al FajrPago

FajrFonduso

Ekzistas tri gravaj FajrFondusoj, la Globa Suda Fonduso, la Komunaĵa Fonduso kaj la Teknologia Infrastrukturo-Fonduso. La stokitaj FajrMonoj en ĉi tiuj fondusoj havas la celon financi futurajn projektojn en harmonio kun la fondusaj celoj kaj subteni la grandegan cirklan ekonomion. Pro la stabila valora kresko de FajrMono kiel valuto, la ekonomia potenco de la fonduso konstante kreskas. Tiel, ni estas pli kaj pli kapablaj financi pli kaj pli grandajn projektojn al niaj komunaj celoj.

Iru al FajrFonduso

Uzu FajrMonon

Use.fair-coin.org estas virtuala mapo kaj dosierujo de fizikaj ĉiaspecaj spacoj, kiuj akceptas FajrMonojn kiel pagmanieron. Ĉi tio estas speciale utila por uzantoj facile trovi lokojn por elspezi FajrMonojn por realaj produktoj kaj servoj, kaj por subteni la cirklan ekonomion samtempe.

Uzu FajrMonon

Obtenu FajrMonojn

GetFairCoin.net estas facila maniero aĉeti FajrMonojn per malsamaj naciaj moneroj kiel EUR, USD, SYP, CNY, RUB, GBP, INR, NGN, BRL, MXN, ktp. per kutime uzataj metodoj kiel bank-transigo, kredit-aŭ-debitkarto aŭ eĉ uzante kontantan monon danke al la fizikaj interŝanĝaj lokoj (Lokaj Nodoj). Ĉi tiu oficiala FajrMon-prezo estas stabila, difinita per asembleo kaj ofte ĝustigita pro diversaj prezo-parametroj.

Obtenu FajrMonojn

FajrŜparo

FajrŜparo (FairSaving angle) estas FajrMona ŝparada servo, kiun FairCoop provizas per la platformo getFairCoin. Oni ofertas al tiuj, kiuj volas uzi nian infrastrukturon por konservi siajn FajrMonojn sub la plej taŭgaj sekurecaj mezuroj. Ĝi estas rekomendinda por senkomputila-homoj, aŭ por tiuj, kiuj ne sentas sin sufiĉe certa kun siaj komputilkapabloj por zorgi pri ilia Koop-monujo.

Iru al FajrŜparo

Malfermaj Kunlaboraj Platformoj

FajrKoop uzas kaj disvastigas diversajn malfermajn kunlaborajn platformojn. Ili povas ankaŭ esti uzataj, ekzemple, por administri malfermajn kolektivajn projektojn kaj ilian grupon, funkciigante taskojn, pripensu la tempon elspezatan de ĉiu membro kiel bazo de enspezo, aŭ mastrumi FajrMonan monujon rete por akcepti kaj fari pagojn.

Iru al la iloj

Libereco-Koop

Libereco-Koop (angle FreedomCoop) estas Eŭropa Koopera Societo (SCE angle), kiu proponas ilaron por memregado, memdungado, ekonomia aŭtonomeco kaj financa malobeo. Memdungitaj membroj povas, ekzemple, transdoni siajn fakturojn al Libereco-Koop kaj ricevi sian monon en sia individua virtuala konto. Personaj ID-oj aŭ aliaj dokumentoj ne estas bezonataj. Ĉiuj membraj kotizoj estas pagataj FajrMone. La profitoj de Libereco-Koop estas redistribuitaj tra la Lokaj Nodoj kaj tiel gravegas por financi kaj dinamigi ilian kreon.

Iru al Libereco-Koop

FajrMerkato

FajrMerkato estas la FajrKoopa interreta merkato, kie ĉiuj partoprenantoj povas oferti siajn produktojn kaj servojn al la komunumo. Ĝi interkonektas individuojn, kiuj agordas kun alternativaj merkatoj, sociaj moneroj, komercaj komercoj kaj la ĝeneralaj principoj de FairCoop. Ĉiuj produktoj kaj servoj estas pagataj en FajrMonon. Ĉi tio pliigas la valutan afablecon/cirkuladon kaj helpas konstrui alternativojn por pli egaleca ekonomio.

Iru al FajrMerkato

Komunaĵa Banko

Komunaĵa Banko (angle: Bank of the Commons BotC) estas malferma kaj koopera iniciato, kies celo estas transformi bankajn, pagojn kaj valutojn por subteni la ekonomion uzatan en kooperaj kaj sociaj movadoj tutmonde kaj loke. BotC adoptis FajrMonon kiel strategian tutmondan socian moneron kaj ĝian blokĉenan teknologion kiel parton de la evoluo kaj adopto de malcentralecaj financaj strukturoj por la Komunaĵo. BotC estas nerekte ligita al la FajrKoopa ilaro por plilongigi la potencan uzantan kampon kiel eble plej multe.

Iru al Komunaĵa Banko