Organizo

Organizo

La komunumoj de FajrKoop organizas sin per malferma kooperativismo. Ĉiuj estas kuraĝigitaj partopreni per siaj individuaj scipovoj kaj helpi la movadon kreski.

Ĉar ni laboras tutmonde por subteni malcentralizon kaj lokan ekonomion, nia aliro devas sekvi modelon de mondloka (tutmonda kaj loka) organizo):

Malloka Labora Areo

La Malferma KoopLaboro (angle: OCW) rilatas ĉefe al interreta laboro, celante strukturi, organizi kaj disvolvi informojn kaj teknologion por la malloka reto. Ĉiuj taskoj estas organizitaj en niaj malfermaj kunlaboraj platformoj. Partoprenantoj povas volonti sian labortempon aŭ rekompenci FajrMone por la farenda laboro.

La laboraj areoj estas:

  • Komunaĵa Mastrumado
  • Komunikado
  • Cirkla Ekonomio
  • Teknologia Disvolviĝo
  • Bonveno-Edukado-Subtenado

Pli pri la mallokaj laboraj strukturoj ĉi tie

Loka Labora Areo

rilatas al ambaŭ interretaj kaj senkonektaj agadoj de la responda loka nodo por disvolvi la fizikan reton surgrunde kun sia fokuso sur individua regiona laboro. Kelkaj lokaj laboraj kampoj povus esti:

  • Dinamigo de cirkla ekonomio (komercist-subteno)
  • Promocio de diversaj FajrKoop-Iloj
  • Mastrumi Punkton de FajrMona Interŝanĝo (PoE angle)
  • Disvolvi FajrKoop-valorojn kaj praktikojn al lokaj projektoj
  • Konstruado de specifik-lokaj projektoj ene de la FajrKoopa ekosistemo

Ĉiu Tutmonda Labora Areo kaj Loka Nodo havas internan decidan memstarecon per asembleoj por plenumi siajn taskojn kaj atingi siajn celojn laŭ sia plej bona maniero. Sekve, la centraj permesoj ne estas bezonataj. Tamen, ĉejaj aferoj, kiuj koncernas la tutan komunumon, estas deciditaj en la ĝenerala tutmonda asembleo, kiel ĉiam per interkonsento.

Ĉiuj tutmondaj areoj kaj lokaj nodoj havas diversajn babilgrupojn kaj subareojn por ĉiutaga komunikado kaj kunordigo.

Se vi interesiĝas partopreni, bonvolu aliĝi al nia bonvena grupo en Esperanto kaj kontaktu nin. De tie ni povas konduki vin al la loko, al kiu plej taŭgas viaj interesoj kaj intencoj.

Lokaj Nodoj-Reto

Lokaj Nodoj estas la regionaj reprezentaj grupoj kaj ekspansio de FajrKoopa loka nivelo. Ili disvolvas kaj larĝigas la regionan reton sendepende promociante FajrKoopajn ilojn al butikoj kaj individuoj, donante teknikan subtenon, aranĝante prezentojn, respondante ĉiajn demandojn aŭ eĉ komencante sian individuan lokan nodan projekton en la kadro de la FajrKoop-principoj. Lokaj Nodoj povas ricevi malgrandajn financojn por kovri bazajn kostojn kun la celo memstari iom post iom.

Por establi lokan nodon, necesas almenaŭ 3 aktivaj partoprenantoj. Ni instigas ĉiujn, kiuj interesiĝas kontakti la homojn en via regiona loka nodo. Pliaj detaloj troviĝas ĉi tie en la lokaj nodoj-mapo. Se vi ne povas trovi lokan nodon en via regiono, ni antaŭĝojas helpi vin kaj subteni vin por aranĝi vian propran nodon.

Pli detaloj troviĝas en la Lokaj Nodoj-gvidilo ĉi tie